Internacia Organizo por la Turka Kulturo
La Internacia Organizo por la Turka Kulturo (turke: Uluslararası Türk Kültürü Teşkilatı, Türksoy) estas asocio de tjurklingvaj ŝtatoj fondita en 1993, ĵus post la falo de Sovetunio. Ĉiuj tjurklingvaj respublikoj kiuj iĝis sendependaj en 1992 aliĝis, same kiel Turkio, Norda Kipro kaj pluraj rusiaj respublikoj. La nuraj gravaj tjurklingvaj regionoj ne apartenantaj al la organizo estas la irana regiono Azerbajĝano, kiu havas neniun oficialan statuson, kaj la Ujgura Aŭtonoma Regiono Sinkiang (Ĉinio).
La neformala nomo TÜRKSOY estas mallongigo de la antaŭa nomo Türk Kültür ve S anatları O rtak Y önetimi ("Komuna Administracio de Turka Kulturo kaj Arto"), sed ankaŭ kunmetaĵo de la vortoj Türk (turko) kaj Soy (genlinio, origino).
En 1996, TÜRKSOY eniĝis en oficiala partnereco kun Unesko.
Celoj
[redakti | redakti fonton]En siaj propraj vortoj, TÜRKSOY havas la sekvajn celojn[1]:
- Trovi novan ekvilibron en internaciaj rilatoj;
- Stimuli kulturan restrukturadon;
- Antaŭenigi amikecajn rilatojn inter tjurkaj popoloj kaj ŝtatoj;
- Protekti kaj antaŭenigi tjurkajn kulturon, lingvon, arton, historion kaj tradiciojn;
- Krei la eblon establi unu solan lingvon kaj alfabeton por ĉiuj tjurkaj popoloj;
- Alkuraĝigi sciencan agadon pri la komuna historia fono, kulturo, arto, muziko kaj tradicio de la tjurkaj popoloj.
Ekde 2012, ĉiujare urbo estas elektita kiel "Kultura ĉefurbo de la turka mondo". La elektita urbo okazigos kelkajn eventojn por festi tjurkan kulturon.
Jaro | Urbo | Lando |
---|---|---|
2012 | Astano | Kazaĥio |
2013 | Eskişehir | Turkio |
2014 | Kazan | Tatarstano |
2015 | Merv | Turkmenio |
2016 | Şəki | Azerbajĝano |
2017 | Turkistan | Kazaĥio |
2018 | Kastamonu | Turkio |
2019 | Os | Kirgizio |
2020 | Ĥiva | Uzbekio |
2021 | (nuligita, pro la kronvirusa pandemio ) | |
2022 | Bursa | Turkio |
2023 | Şuşa | Azerbajĝano |
2024 | Anau | Turkmenio |
Jaro | Persono | Priskribo |
---|---|---|
2010 | Zeki Velidi Togan | Baŝkira historiisto |
2011 | Ğabdulla Tuqay | Tatara poeto |
2012 | Nikolao Katanov | Ĥakasa turkologo |
2013 | Mukan Tulebaev | Kazaĥa muzikisto |
2014 | Magtymguly Pyragy kaj Toktogul Satylganov | Turkmena poeto / Kirgiza poeto |
2015 | Haldun Taner kaj Semyon Kadyshev | Turka verkisto / Ĥakasa verkisto |
2016 | Yūsuf Balasaguni | Filozofo kaj poeto |
2017 | Molla Panah Vagif | Azera poeto |
2018 | Gara Garajev, Magzhan Zhumabayev kaj Chyngyz Ajtmatov | Azera komponisto / kazaĥa poeto / kirgiza verkisto |
2019 | Nasīmī kaj Aşık Veysel | Azera poeto / turka popolkantisto |
2020 | Abai Qunanbaiuly | Kazaĥa poeto kaj intelektulo |
2021 | Nuligite pro la kronvirusa pandemio | |
2022 | Toktobolot Abdumomunov, Fikret Amirov kaj Suleyman Çelebi | Kirgiza verkisto/ Azera komponisto/ Turka sufiisma klerikulo |
2023 | Temirbek Jurgenov, Baken Kydykeyeva, Mehmet Akif Ersoy, Al-Biruni, Ismet Güney | Kazaĥa poeto/kirgiza aktorino, turka poeto, pers-uzbeka sciencisto, turkcipra pentristo |
2024 | Magtymguly Pyragy | turkmena poeto |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Zhanar Temirbekova, A promissing (sic) meeting at UNESCO.